60 € inkluzivas 4 restoraciajn tagmanĝojn kun trinkaĵo, 3 matenmanĝojn, 2 vespermanĝojn (la vendreda estas plena tagmanĝo), diversajn manĝetojn kaj trinkaĵojn en la bazejo, kaj la biletojn por publika transporto. Se vi foriras dimanĉe posttagmeze jam, la kotizo estu nur 48 €.
La bazejo estas belega urbocentra ferioapartamento (
http://www.all-berlin-apartments.com/de/ferienwohnungen-berlin/ref_15054/ ), kiu enhavas tri duoblajn litojn, du sofolitojn kaj du balkonojn. Eksterberlinanoj povas tranokti tie kontraŭ 20 € nokte, do 60 € entute. Ni ĉiukaze luis la apartamenton por tri noktoj, do bedaŭrinde ne eblas pagi malpli por malpli longa restado. Por Berlino, 20 € nokte estas bonega prezo, sed se vi havas propran tranokteblecon aŭ preferas mem serĉi ion, tio ankaŭ eblas. Nur atentu ke distancoj en Berlino tre grandas kaj vi verŝajne ne volos loĝi tro for de la matenmanĝo kaj vespermanĝo. Se vi elektas loĝi en alia ejo, vi devos mem pagi la biletojn por publika transporto ĝis la bazejo ĉar ni uzos nur grupajn biletojn.
Chuck kaj mi ĝojus bonvenigi vin en Berlino por tiu ĉi neordinara renkontiĝo. Ni promesas neforgeseblajn tagojn ĉi tie.